|
Asteriks, la heroo de tiu ĉi aventuro, ruza malgranda militisto ege
inteligenta. Al li oni sen hezito konfidas la plej danĝerajn misiojn.
Sian superhoman forton li ĉerpas el la magia eliksiro de la druido
Miraklomiks. |
|
Miraklomiks, la tre respektinda druido de la vilaĝo, tranĉas viskojn
kaj preparas eliksirojn. Lia specialaijo estas la Eliksiro, kiu donas
superhoman forton al la trinkinto. Sed Miraklomiks ankoraŭ havas
aliajn receptojn en rezervo ... |
|
Malmuziks estas la bardo: La opinioj pri lia talento estas malsamaj.
Li mem opinias sin genia, la ceteraj ne.
Sed kiam li silentas, ĉiuj aprezas lin kiel gajan kunulon. |
|
|
Obeliks, la plej intima amiko de Asteriks, liveristo de menhiroj, ŝategas
rostitajn aprojn kaj ĉiam pretas ĉion lasi por sekvi Asteriks en novan
aventuron, kondiĉe ke estu aproj kaj belaj interbataloj. |
|
Moŝtiks, fine, estas la tribestro, rnajesta.
kuraĝa, kolerema. Li, sperta militisto,
estas respektata de siaj tribanoj, timata
de siaj malamikoj. Moŝtiks timas nur unu
aferon: ke la ĉielo povus fali sur lian
kapon, sed li mem diras: Inter la mano
ĝis la buŝo ofte disverśiĝas la supo! |
|